Fiziklibro - lernolibro pri baza fiziko
Jan 30, 2015Ĉisube elŝuteblas pdf-dosieroj de mia fiziklibro en Esperanto. La libro intencas komprenigi bazan fizikon al lernantoj en la 8-a ĝis 10-a lernojaro. Mi mem estas uzanta ĝin en teknika lernejo. Tie mi uzas la unuan volumon en la 9-a lernojaro kie mi instruas tri horojn semajne kaj la duan volumon en la sekva jaro (kun du instruhoroj semajne).
La unua volumo enhavas la sekvajn ĉapitrojn:
- Ĝeneralaj fundamentoj
- Kelkaj bazaj grandoj (forto, maso, denso)
- Transmisio de forto en fluidoj
- Premo, volumeno kaj temperaturo
- Energio, laboro kaj povumo
- Elektra cirkvito
- Energitransformoj
La ĉapitroj de la dua volumo esas la sekvaj:
- Statika ekvilibro
- Movo kaj forto
- Elektromagneta forto
- Elektromagneta indukto