Bild

Mi bone memoras la jaron 1960. Mi iris al bazlernejo kaj estis ĵus ricevinta uzitan biciklon bele renovigitan. Ni loĝis en granda sociala domo kun aliaj 34 familioj. Neniu havis aŭton aŭ televidilon, sed ni jam havis lavmaŝinon. En la granda korto troviĝis ĉiam infanoj kun kiuj mi povis ludi kaj kiam ni bone organiziĝis ni eĉ povis formi du kompletajn piedpilkajn teamojn. Mi ege bonfartis.

Laŭ la statistikoj ek de tiam la malneta enlanda produkto (MEP) en Italio kvarobliĝis. Estas produktata la kvaroblo da varoj kaj servoj, dum la nombro da loĝantoj kreskis nur je 20%.

Se la bonfarto de la homoj estus rekte ligita al la kvanto da disponeblaj varoj, la nunaj geknaboj devus bonfarti multe pli ol tiuj en 1960. Sed mi certas, ke ne estas tiel. Kaj mi estas konvinkita, ke ankaŭ la plenkreskuloj ne vere bonfartas pli ol la tiamaj.

Laŭ mia limigita persona sperto sekvas, ke por konvena bonfarto sufiĉas triono de la varoj pri kiuj ni povas nuntempe disponi. Ni senprobleme povus disdoni la aliajn du trionojn al tiuj homoj, kiuj nuntempe havas multe malpli ol tio, kion ni havis en 1960.

Tiamaniere eblus estonteco, en kiu ĉiuj povas bonfarti. Kaj neniu estus devigata enŝipiĝi, por serĉi bonŝancon je la alia flanko de Mediteraneo.