Bild

Je la fino de la 80aj jaroj mi estis inter tiuj, kiuj estis kontraŭaj al la konstruado de aŭtovojo kun kvar koridoroj inter Bolzano kaj Merano. Sed la precipa celo de nia agado ne estis malebligi la konstruadon, sed ni intencis antaŭenpuŝi alian, laŭ ni pli bonan projekton.

Ni konsciis, ke estis necese trovi rimedon kontrau la troa trafiko tra la vilaĝoj laŭlonge la malnova ŝoseo. Samtempe estis klare por ni, ke post la konstruado de aŭtovojo kun kvar koridoroj la tuta aŭtotrafiko pliiĝus.

Tial ni proponis konstruadon de nova aŭtovojo kun nur du koridoroj kaj samtempa konstruado de dua trako por la fervojo. Nia propono do estis:

Du koridoroj – du trakoj

La konstruado de nova aŭtoŝoseo kun nur du koridoroj, estus ebliginta forprenon de la automobiltrafiko de la vilaĝoj kaj samtempe, multe pli da vojaĝantoj estus uzintaj la modernigitan fervojon.

Bedaŭrinde nia propono ne estis akceptita, estis konstruita aŭtoŝoseo kun kvar koridoroj, kaj nun evidentiĝas, ke niaj zorgoj estas pravigitaj.

La trafiko laŭlonge la nova aŭtovojo estas relative flue kaj pro tio, multaj vojaĝas per aŭto. Sed fine la aŭtoj obstrukcas la urbajn stratojn kaj restas blokitaj tie. Aliflanke la fervojo pro ĝia malrapideco kaj la oftaj malfruoj kaŭzitaj de la unutrakeco, ne estas vere bona alternativo.

Lastatempe la provinca registaro rekonis la problemon kaj decidis, ke la modernigo de la fervojo inter Bolzano kaj Merano estas strategie grava projekto. Sed tio estis nur bonintenca diro, ĉar estis fiksita nek financa nek tempa plano por la realigo de la projekto.

Tial mi proponas, ke la medikonvena fervoja projekto estu tuj realigata, kaj ke oni uzu por ĝi la monon, kiu estas destinita al la konstruado de la medidamaĝa strata tunelo en Merano.

Tio estus grava kontribuaĵo, kaj al plibonigo de la trafika situacio kaj al daŭripova evoluo. Bild