Bild

Esperanto estas nenies lingvo. Sed ĉiuj relative facile povas lerni ĝin. Poste ili apartenas al komunumo, kie oni povas komuniki samrajte.

Per Esperanto kiel komuna dua lingvo neniu el la interparolantoj havas avantaĝon, ĉiuj renkontiĝas sur la sama neŭtrala nivelo.

Esperanto estas ideala ligilo inter la loĝantoj de plurlingva regiono, ne nur ĉar la lingvo ebligas justan komunikadon, sed ankaŭ ĉar ĝi iĝas komuna rekonilo.

Komunaj rekoniloj necesas por la formado de loka identeco kaj de la ĉisekva komuna solidareco. Post kvazaŭ unu jarcento da konvivado, en Sudtirolo iĝas urĝe trovi tiun solidarecon.