Bildo de la parko dum vintro

Hieraŭ matene vidinte nian “parkon” kovritan de kelkaj centimetroj da freŝa neĝo mi fotis ĝin pensante ke mi rakontu pri ĝi.

Ni estas bonŝancaj, ĉar en la nuna tempo ekzistas tre malmultaj popolaj loĝejoj, kiuj havas tiel grandan privatan verdan areon antaŭ la domo. Ni eĉ havas unu plian iom pli malgrandan malantaŭ la domo. La kialo de tiu favora situacio staras en la historio de nia provinco.

Pro historiaj kialoj en nia provinco la plejmulto de la loĝantoj estas denaske germane parolantoj. Dum la faŝisma periodo la itala registaro volis italiigi la tutan loĝantaron kaj ankaŭ en la kvindekaj jaroj ĝi daŭrigis la allogadon de itale parolantaj el aliaj provincoj, dungante ilin en la publikaj oficejoj kaj rezervante al ili la plejmulton de la stataj popolaj loĝejoj (Inacasa). Samtempe la provinca registaro estis aĉetinta je favora prezo relative grandan terpecon por konstrui loĝejojn por revenigi la precipe germane parolantajn (mia avo estis ladine parolanta) elmigrintojn dum la faŝisma periodo. Sed la mono sufiĉis nur por la konstruado de unu grandega domo en kiu mia familio (la patrino, la patro kaj mi), reveninte el Austrio, ekloĝis en la jaro 1956. La apartamento havis nur manĝoĉambron kun apuda kuirejeto, dormoĉambron kaj banĉambron. Mi ne havis propran liton. Post ekdormo en la lito de la gepatroj mi estis transloĝigita al la divano en la manĝoĉambro kiam la gepatroj enlitiĝis. Kiam en 1957 naskiĝis mia frato la apartamento iĝis vere mallarĝa por la familio.

Bonŝance antaŭ la domo estis vasta tereno, kie ni povis ludi kaj ĝui nian infanecon kun multaj aliaj infanoj. Cetere apud la tereno de nia loĝdomo estis nekultivita fruktokampo kiu apartenis al la provinco kaj origine estis destinita al la konstruado de aliaj popolaj loĝejoj por la revenintaj elmigrintoj. Sed la tiam malriĉa provinca registaro ne havis la monon por tio kaj sekve pretis vendi la terpecon al konstrukooperativo de ne riĉaj familioj. Tiutempe ne estis facile trovi ne riĉajn familiojn kiu kuraĝis pruntpreni monon por konstrui propran loĝejon sed miaj gepatroj estis kuraĝaj. Daŭris iom da tempo por atingi la minimuman nombron da membroj (dudekkvar) por la kooperativo. Tial nur komence de la sesdekaj jaroj ili povis komenci la planadon kaj konstruadon de la loĝejoj.

Estis konstruitaj tri domoj kun po ok loĝejoj kaj ĉirkaŭ ĉiu domo restis tiel multe da grundo, ke nuntempe oni konstruus minimume la trioblan nombron da loĝejoj. Ni ekloĝis en la nova domo en somero de la jaro 1964 kaj dum la sekvantaj monatoj en ĉiu sabato posttagmeze minimume unu persono (laŭeble viro) devis kontribui al prilaborado de la areo ĉirkaŭ la domoj, kiu parte iĝis “parko” kaj parte legomĝardenoj. Ĉar mia patro laboris sabate posttagmeze, mi estis la kontribuanta viro de nia familio kaj mi bone memoras, ke transporti teron per puŝĉaro dum la tuta posttagmezo, estas streĉa afero. Sed nia laboro sukcesis kaj parto de la rezulto videblas en la foto.