Bild

vendisto: “Sinjoro tio estas la unua hidrogenaŭto. Ĝi estas aĉetebla nur ĉi tie. Aĉetu ĝin tuj.” kliento: “Jes …. sed, ĉu la hidrogeno venas el kontrolite biologika koltivado”

Hidrogeno estas fuelo kiu, ne troveblas en la naturo en signifa kvanto. Necesas produkti ĝin kaj por tio estas bezonata multe da energio. Se oni produktas hidrogenon per elektrolizo, tiam necesas 100 kWh da elektra energio por ekhavi 70 kWh da energio storita en la hidrogeno. Por stori la hidrogenon, necesas kunpremi ĝin. Por tiu procezo necesas 8 kWh kaj sekve restas 62 kWh da kemia energio storita en la hidrogeno. Ĉilasta ne estas rekte uzebla. Por tio necesas aŭ bruligi la hidrogenon en motoro aŭ transformi ĝin en elektra energio per fuelpilo. Tiam aldone perdiĝas 25 kWh (40%) kaj fine restas 37 kWh da elektra energio disponeblaj por la elektra motoro. La tuta efikeco de la enmagazenigo de la energio en hidrogeno egalas al 37% kaj estas nur duono de la valoro atingebla per pumprezerva centralo.

Se oni cetere konsideras la fakton, ke 2/3 de la elektra energio estas produktataj en varmenergiaj centraloj, kiuj efike uzas nur unu trionon de la enmetita primara energio, rezultas, ke uzante hidrogenon kiel fuelo, maksimume unu sesono de la primara energio povas esti utiligata. Sekvas, ke tiu teknologio tute ne estas daŭripova.