La hipodromo de Merano

Meze de la urbo Merano troviĝas tre granda hipodromo konstruita en la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento. Nuntempe la ĉevalkonkursoj okazas relative malofte (bonŝance laŭ mia vidpunkto), la konstruaĵoj estas en malbona stato kaj parto de la areo tute ne estas utiligata.

Aliflanke la urbo bezonas lokojn por sporto kaj libertempaj aktivecoj. Cetere la hipodromo ĉirkaŭata de betonaj muroj konsistigas obstaklon al la movebleco en la urbo kaj devigas multajn civitanojn al plivojoj dum iliaj ĉiutagaj lokŝanĝiĝoj.

Tial mi proponas ke la komunumo, kiu estas la aktuala posedanto de la konstruaĵo, forvendu parton de ĝi al la provinco kaj utiligu la alian parton por la bezonoj de la urbaj civitanoj.

La sekva bildo ilustras miajn proponojn.

Mia propono