Bild

“Tunelo - prefereble malgranda sed tuj!” estis la titolo de projekto pri publika transportilo, kiun mi prezentis en 2004. Ĝi celas plibonigi la publikan transporton inter la urbo Merano kaj la proksimaj gravaj turismaj vilaĝoj Tirolo kaj Schenna.

Kvankam la propono estas rapide realigebla kaj relative malmultekosta la respondeculoj de la urbo ne intencas konsideri ĝin. Ili volas konstrui tunelon por aŭtoj sub la urbo kies kostoj kaj konstrudaŭro estas almenaŭ dekoble pli altaj.

Unua projekto el la jaro 2004

Dua amplifikita projekto el 2006